Kio estas Debiano?
Debiano estas libera mastruma sistemo (OS) por via komputilo. Mastruma sistemo estas la aro de bazaj programoj kaj programaj iloj kiuj funkciigas la komputilon. Debiano uzas linuksan kernon (la centra parto de mastruma sistemo), sed la plej granda parto de ĝiaj bazaj iloj venas el la projekto GNU; tial ĝia nomo estas GNU/Linux.
Debiana GNU/Linux estas pli ol simpla mastruma sistemo: ĝi enhavas pli ol 18733 pakojn, jam kompilitajn programojn en tia pakado ke ili tute simple povas esti instalita en via maŝino.
Kiel ekuzi
La plej nova stabila eldono de Debiano estas 4.0. Ĝi estis laste modifita je 18 Decembro 2008. Plia informo pri haveblaj eldonoj de Debiano.
Se vi ŝatus ekuzi Debianon, vi tute facile povas akiri kopion, kaj poste sekvi la instrukciojn por instali ĝin.
Se vi ĝisdatigas antaŭan eldonon al la plej nova stabila eldono, bonvolu legi la eldonajn rimarkojn antaŭ ol daŭrigi.
Por esti helpata en la uzo aŭ la alĝustigo de Debiano, vidu la paĝojn pri dokumentaro kaj helpo.
Uzantoj kiuj ne parolas la anglan, devus kontroli la internacian sekcion.
Personoj kiuj ne uzas masxinojn bazitaj je Intel x86, devus kontroli la portadan sekcion.
Novaĵoj
[29 Dec 2008] Debian mourns the loss of Thiemo Seufer
[18 Dec 2008] Debian GNU/Linux 4.0 updated
[12 Dec 2008] DebConf 9 to take place in Extremadura, Spain in July 2009
[23 Okt 2008] Debian GNU/Linux 4.0 updated
[08 Aŭg 2008] Mar del Plata to host 8th Debian conference
[26 Jul 2008] Debian GNU/Linux 4.0 updated and support for newer hardware added
Por legi antaŭajn novaĵojn vidu la Novaĵpaĝon. Se vi volas ricevi retpoŝtajn mesaĝojn kiam aperas novaĵoj pri Debiano, aliĝu al la debian-announce retpoŝta dissendlisto.
Sekurecaj avertoj
[02 Jan 2009] DSA-1695 ruby1.8, ruby1.9 - memory leak
[02 Jan 2009] DSA-1694 xterm - design flaw
[27 Dec 2008] DSA-1693 phppgadmin - several vulnerabilities
[27 Dec 2008] DSA-1692 php-xajax - insufficient input sanitising
[22 Dec 2008] DSA-1691 moodle - several vulnerabilities
[22 Dec 2008] DSA-1690 avahi - assert errors
[21 Dec 2008] DSA-1689 proftpd-dfsg - missing input validation
[20 Dec 2008] DSA-1688 courier-authlib - SQL injection
[15 Dec 2008] DSA-1687 linux-2.6 - denial of service/privilege escalation
[14 Dec 2008] DSA-1686 no-ip - buffer overflow
Por legi antaŭajn sekurecajn avertojn vidu la paĝon pri Sekureco. Se vi ŝatus ricevi retpoŝtajn mesaĝojn pri sekurecaj avertoj tuj kiam ili estas anoncitaj, aliĝu al la debian-security-announce retpoŝta dissendlisto.


